Partopreno de belgoj kaj nederlandanoj en Paralela Universo
10:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
En la sidejo de Flandra Esperanto-Ligo, kun paroliga rondo (kurso), ludado kaj ebleco aĉeti librojn

Loka

Yves Nevelsteen (Loveno), Klaas Dijkstra (Antverpeno) kaj Viviane Tits (Lieĝo) invitas ĉiujn al Antverpeno por unuafoje partopreni en Paralela Universo. Se vi intencas veni, bv. sciigi tion al Yves.

Kio ĝi estas?
Paralela Universo estas unu-taga festo de Esperanto, okazonta en diversaj lokoj samtempe. Paralela Universo ne estas telekongreso. La celo estas ĝui amikecon kun la homoj kiuj estas proksime de vi. Tamen, parto de la amuzo de la tago estas dividi fotojn kaj rakontetojn kun la aliaj grupoj kiuj kunvenas. Tial ni intencas afiŝi fotojn kaj salutojn per Facebook kaj Telegram. Eble ni ankaŭ interkomunikos pervoĉe dum la evento, uzante Skajpon kaj similajn komunikilojn.

Kial ĝi estas?
Por doni al vi la oportunon paroli Esperanton nerete, renkonti novajn amikojn, kaj fari ĝuindajn memorojn. Nia celo estas ke ĉiu kiu volas partopreni, povos sen vojaĝi tro for. Ni celas ke oni povu atingi eventon malpli ol 4 horoj for.

Kion ni faros?
Tio parte dependos de la ĉeestontoj, sed jen kelkaj ideoj:
  • Yves gvidos paroligan rondon kaj povus instrui pri gramatikaĵoj
  • Eblos malkovri la Esperantocentron kaj aĉeti librojn. FEL-eldonojn vi rajtos aĉeti rabatite je 10%,  kiam oni tiam abonos la revuon Monato vi ricevos ĝin 3 monatojn senpage.
  • Adam Brooking prezentos sian ludon 'Fek parolu' kaj ni kune ludos ĝin.
  • Lode Van de Velde prezentos sian novan, tute esperantan tabulludon "La granda vojaĝo".
  • Viviane prezentos la lokajn grupojn de Lieĝo kaj/aŭ Tilff per PowerPoint-prezento.
  • Klaas montros filmojn kun subtekstoj en Esperanto (20-45 minutoj)
  • Estas pluraj Skrablo-tabuloj en la Esperanto-centro kaj ankaŭ aliaj ludoj
  • Kaj... ni do eksperimentos per virtuala esperantumado per Telegram, Skype, Facebook ktp

En la Esperantocentro troviĝas trinkejo kaj kuirejo. Ella Strug pretigos por ni supon.

Se vi loĝas iom for, eblos jam veni vendrede kaj tranokti ĉe lokaj esperantistoj. Avertu nin frue, estas limigita nombro de litoj!

Bonvenon!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.nevelsteen.info/pu2019
yves.nevelsteen(ĉe)gmail.com
Lange Beeldekensstraat 169

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen