18:30 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Yves Nevelsteen rakontos pri Somera Esperanto-Programado

Loka

La Vesperoj 3000 okazas de septembro ĝis junio, ĉiun duan merkredon de monato (krom feriotagoj). Ili estas senpage malfermaj al ĉiu vizitanto, kaj la uzata lingvo estas esperanto.

Tradicie dum la unua Vespero 3000 ni aŭskultadas komentojn kaj spertojn de niaj membroj dum la Esperanta somero. Ĉi-foje ni legis ke Yves Nevelsteen partoprenis la unuan SEP-kunvenon en Slovakio. SEP signifas Somera Esperanto Programado, kaj okazis samtempe kaj samloke ol la SES (Somera Esperanta Studado), ĉi-jare en Nitra, kiu estis ankaŭ hejmo de la 101-a Universala Kongreso antaŭ paro da jaroj.

Yves ĉiam tre flue kaj bone konante la aferon kiel aktiva partoprenanto, alportas valorajn informojn, do vere penindas ĉeesti nian unuan kunvenon.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj