Monatkomenca renkontiĝo
10:00 - 12:00
Ameriko/Los_Angeles
Konversacia rondo diverstema kaj diversmembra

Kunveno

Ni renkontiĝas ĉe la preĝejo "Fremont Baptist Church" la unuan sabaton de ĉiu monato por diskuti diversajn temojn. Se vi ankoraŭ estas komencanto, ne maltrankviliĝu: ni ne ĝeniĝos se vi enmetos nacilingvajn vortojn. Ni afable helpos vin trovi la ĝustajn esperantajn vortojn por esprimi viajn pensojn.

Por atingi nian ĉambron, iru al la plej maldekstra pordo frontanta la straton "North 36th Street" kaj iru rekte antaŭen, aŭ eniru tra la pordo frontanta la parkumejon kaj tuj iru dekstren.

Retpoŝtadreso: seatlo2013 <ĉe> morsekob <punkto> org

Viziti la retpaĝon
Raporti malĝustan informon
Informoj

Adreso: 717 N. 36th St.
Urbo (aŭ loko): Seattle - Usono

0 0 partoprenantoj

Administranto
Jordon Kalilich