41-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj, REF
16:00 - 11:00
Europe/Berlin
Komuna restado de familioj kiuj uzas Esperanton kiel unu el siaj hejmaj aŭ familiaj lingvoj.
Varia programo, kiun aranĝas kaj plenumas la partoprenantoj mem - gepatroj kun infanoj: komuna kantado, skeĉoj, filmvesperoj, rakont-vesperoj, koncertoj, plurtaga serĉado de fantomo, promenoj, ekskursoj, gepatraj interkonsiliĝoj, lokaj popoldancoj, sportoj teamaj kaj tandemaj, lingvaj kaj E-kulturaj atelieroj por infanoj kaj plenkreskuloj. 

Atentu ke la renkontiĝo celas nur familiojn kiuj jam uzas esperanton hejme. Ĝi ne taŭgas por infanoj kiuj ne jam komprenas esperanton.

Organizas: Carolin kaj Robert Weemeyer

Retpoŝtadreso: carolinverena <ĉe> gmail <punkto> com

Viziti la retpaĝon
Raporti malĝustan informon
Informoj

Adreso: Antoniq, Holzstraße 13
Urbo: Mühlhausen - Germanio

0 0 partoprenantoj

Kreinto
Fernando Ŝajani