Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (85-a IKBE)
Okaze de la 100-jara datreveno de Steleto IKBE-kongresanoj rajtas partopreni la samloke kaj samtempe okazontan 104-a UK

Internacia

Programo: 

IKBE-anoj rajtas sen aparta pago ĝui la multflankajn programerojn de UK. 

Ni planas tuttagan ekskurson por IKBE-anoj. 

Kunvenoj kaj internacia arta vespero okazas en proksimaj kunvenejoj. 

Plenumante la deziron de Otto Prytz ni intencas prezenti la finnan kuirarton pere de referaĵo. Se iu volas prezenti referajxon pri iu ege aktuala temo, ni klopodos meti ĝin en la programon. 

Ĉar Steleto fariĝos 100-jara en 2019, ni festos kune en la internacia arta vespero. Ni proponas, ke gastoj anstatau donacoj kunportu programerojn al la arta vespero. Atentu: por ordigi kaj printi la programon ni devas koni la enhavon de viaj programeroj sufiĉe frue. Programon kompilos Jiri Jelinek kune kun Milena Jelinkova komisiite de la estraro de LIBE.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.steleto.fi/en-esperanto/kalend...
steleto(ĉe)pp.inet.fi

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureFernando Ŝajani