Internacia renkontiĝo en Svitavy / Mezinárodní setkání ve Svitav
Organizita de la Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy

Internacia

Loĝado
En pensiono Malajka  kun 1-2 litaj ĉambroj (kun propraj duŝo kaj necesejo) aŭ en monaĥejo Fatina Koclířov.

Prezoj
Tranokto en pensiono Malajka:
  • Unulita ĉambro por 1 nokto 500,- CZK 
  • Dulita ĉambro en pensiono 850,-CZK  

Tranokto en monaĥejo Fatina Koclířov por 1 nokto
  • 1-lita ĉambro kun propra necesejo kaj duŝo – 435,- CZK
  • 2-lita ĉambro kun propra necesejo kaj duŝo – 290,- CZK
  • propra necesejo kaj duŝo por 2 ĉambroj – 240,- CZK en 2-lita ĉambro kaj 360- CZK en 1-lita ĉambro
  • komuna necesejo kaj duŝo sur koridoro: 2-lita ĉambro – 190,-CZK kaj 240,- CZK en 1-lita ĉambro                      

Tagmanĝo kaj vespermanĝo en restoracio Astra laŭ via elekto (ĉirkaŭ 110,-CZK/ po unu tagmanĝo)
                
Partoprena kotizo: 300,-CZK 
                  
Aliĝilo
Sendu mesaĝon al eklubosy@seznam.cz

Kontakto
Libuše Dvořáková, Zahradní 2/b, 568 02 Svitavy
Tel. +420 604 377 616 dvor.libuse@seznam.cz

PROGRAMO
Sabato: alveno, loĝigo
18:00 h. interkonatiĝa vespero
 
Dimanĉo: 
9:00 h. busa ekskurso al Kastelo Rájec nad Svitavou kaj al Kaverno de kavaliroj el Blaník ĉeĥe "Jeskyně Blanických rytířů"  kun Sensa ĝardeno (Smyslová zahrada).
16:00 h. reveno al Svitavy 
18:00 h. koncerto de du tenoristoj - Rostislav Chroust kaj Milan Sulaj
 
Lundo: 
9:00 h  Esperanto-Muzeo – prelegoj, prezentado de la loka klubo aŭ prelegoj de partoprenantoj
14:00 h. promenado tra kaj ĉirkaŭ la urbo Svitavy
19:00 h  programo en la Muzeo aŭ ĉe la fajro (kantado aŭ rostetado de kolbasoj)
 
Mardo: ekskurso al Prago per la trajno. Promenado tra la urbo, trarigardo de la histpria konstruaĵo de Senato de Parlamento de Ĉeĥa respubliko en Palaco de WallensteIn (Valdštejnský palác) kun belega ĝardeno, inaŭguro de ekspozio pri esperanto, kiun preparos Ing. Viktor Dvořák, refreŝiĝo. 

 Merkredo: vizito de la urbo Litomyšl.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

dvor.libuse(ĉe)seznam.cz

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen