Somera Esperanto-Studado SES
La plej bona okazo por lerni kaj praktiki Esperanton
Somera Esperanto-Studado estas la plej granda internacia Esperanto-renkontiĝo celanta lernadon de Esperanto. Ĉiujare, ekde 2007, ĝi okazas somere en Slovakio. Ĝia programo krom instruado konsistas ankaŭ de akompanaj kultur-amuzaj programeroj.

SES 2019 okazos en la historia slovaka urbo Nitra, situanta 90 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislavo.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

  • Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto, kurso pri literaturo;
  • Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Vespere: nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, diskoteko…
Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 6 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.




Retpaĝo: https://ses.ikso.net/2019/eo/
Dosieroj
Informoj

Adreso: Drážovská 14
Urbo: Nitro - Slovakio

0 0 partoprenantoj

Kreinto
Yves Nevelsteen