Zamenhof-tago en Avignon
10:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Kultura Esperanto Centro festas sian 41an Zamenhof-tago.

Loka

Jam rezervu vian 15an de decembro por la monda tago de Esperanto, 41-foje organizita de la Esperanta Kulturo Centro de Avignon.

Jen la programo:
  • 9a: akcepto de la partoprenantoj
  • 10a: Prelego de Sylvaine Lemagadure pri La graveco de aŭtobiografia transdono. Rakonti sian vivon. Kiucele? Kiamaniere? Kion? Avantaĝoj kaj malfacilaĵoj. La diversaj aspektoj de tiu ne senkonsekvenca ago.
  • Posttagmeze: Ni provos prezenti novan programon por distri vin. Estus bone, ke vi kunportu
    krajonon kaj frotgumon.

Ne forgesu la limdaton (la 8an de decembro) por aliĝi per la kunligata dosiero.
Post tiu dato, eblos manĝi en proksima kafeterio.

Aliĝkotizo: 6€
Tagmanĝo: 20€
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉