25A Kolombia Kongreso de Esperanto
La ĉefa kolombia kongreso de Esperanto

Internacia

La Kolombia Kongreso de Esperanto, estas evento farota de la Kolombia Esperanto Ligo. Kiu ĉefe celas kunigi ĉiujn kolombiajn kaj eksterlandajn esperantistojn, por praktiki, prelegi, kunkanti, amuziĝi kaj konatiĝi per Esperanto.
Ĉi jare okazos la evento je la fino de novembro en la muzika urbo, kiu nomiĝas Ibagué, kiu tre proksimas al la ĉefurbo Bogoto.
Jam disponeblas kelkaj informoj pri la evento ĉe nia retejo https://esperanto.co/kongreso/
Baldaŭ ni pli precize informos pri la programo, enhavo, muziko, prelegantoj kaj manĝaĵoj.

Ni bonvenigas ĉiujn, spertulojn, komencantojn, kolombianojn, eksterlandanojn.
Bonvole se vi deziras partopreni kiel preleganto, kantisto aŭ simple kiel ĉeestanto, skribu al ni per luis@esperanto.co
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.co/kongreso/
luis(ĉe)esperanto.co
Casa Cultural de Villa Restrepo

Interesiĝintoj

Administranto