Humuro + Esperanto
09:00 - 17:00
Europe/Paris
Evento nur en Esperanto
Programo :
  • 9h-9h30 Akcepto en la "salle Paul Bert" (fine de la strato Edgar Quinet, en Angers)
  • 9h30 "Humuro en la verko de Hergé" fare de Michel Dechy.
  • 11h "Kial "Tinĉjo en Tibeto" estas la preferata albumo de Hergé" fare de Michel Dechy. Se vi posedas tiun albumon, en la franca aŭ en Esperanto, kunporti ĝin !
  • 12h "Hägar Dünor" fare de Christian Rivière.
  • 12h30-14h Bufedo surloke
  • 14h "Esperantigi humuraĵon..." Serge Sire kaj Jacques Le Puil prezentos kelkajn ekzemplojn pri esperantigo de franclingvaj kanzonoj, poezioj kaj teatraĵoj. Humuro sin vestas per multaj formoj, kiuj ne ciuj baziĝas sur la lingvo, ekzemple humuro rilate al situacioj, kiu ĉikaze ne starigas malfacilaĵojn en traduko. Sed kion fari, kiam la lingvo mem entenas la humuraĵon ? Kiel elturniĝi fronte al la diversaj vort-ludoj ?
  • 16h30-17h Amika kuntrinkado.
Brokantado de Esperanto-libroj

▶ La prezo estas 15 eŭroj : ĝi inkluzivas bonvenajn kafon kaj biskvitojn kaj tagmanĝon.

Limdato por aliĝi estas la 15-a de aprilo.

Grave ! Por helpi al plej bona organizado, bonvolu anonciĝi !

Viziti la retpaĝon
Raporti malĝustan informon
Informoj

Adreso: Rue Edgard Quinet
Urbo: Angers - Francio

0 0 partoprenantoj

Kreinto
Yves Nevelsteen