Tutslovakia Esperanto-Renkontiĝo
Ĉeftemo: “100 jaroj de Ĉeĥoslovakio”

SKEF (Slovakia Esperanta Federacio) ĉi-jare organizas TER kunlabore kun SKEJ (Slovakia Esperanta Junularo), do venu konstati, ke ankaŭ junuloj estas agemaj, kapablaj kaj pretaj por kunlaboro!

TER okazas ĉiujare en alia urbo, kaj nun unuafoje gastigos ĝin la urbo Levice.

Levice estas la plej granda urbo en la suda parto de la valo de la rivero Hron, kun ĉirkaŭ 36 000 loĝantoj. La unua skriba mencio pri la urbo estas el la jaro 1156.

La historia centro situas ĉirkau la ĉefa placo kaj najbaraj stratoj. Tie troviĝas la urbodomo, la hotelo Lev kaj aliaj necesaj konstruaĵoj. Super la placo estas grava elemento de la urbo: pedagogia mezlernejo el la jaro 1911. Interesaj estas ankaŭ la urbaj preĝejoj (katolika, evangelia, kalvina) kaj nove rekonstruita sinanogo.

Interesaj estas ankaŭ kruciĝo de la rivereto Podlužianka kaj la kanalo Perec, kiu estas vera teknika memoraĵo, kaj la gotika kastelo. Ĝia centra fortikaĵo estis konstruita en la jaro 1318. Ĝia ĉefa tasko estis gardi la vojon al la mezslovakaj minindustriaj urboj apud la rivero Hron. En la duono de la 16-a jarcento, la tiama posedanto Stefano Dobo konstruis la renesancan kastelon kaj tiel nomatan “Kapitanan domon”, sidejon de la armeo. En la kastelo situas la Tekova muzeo, kiu pasintjare festis sian 90-an naskiĝtagon.

El novaj modernaj konstruaĵoj oni devas mencii Sportan domon, piedpilkan stadionon, hokejan stadionon, kaj kulturdomon kun multaj sportaj kaj kulturaj eventoj.

TER ĉi-jare estos dediĉita interalie al la 100-jariĝo de la ekesto de la unua Ĉeĥoslovaka respubliko (en 1918), kaj rilatoj inter ĉeĥoj kaj slovakoj, rilate al Esperanto.

Sed ne temos nur pri la pasinteco. Ni ankaŭ pritraktos la proksiman estontecon, kiu estos interesega! Ĉi-jare ja okazos ĉe ni eĉ kvar internaciaj eventoj, en kiuj Esperanto ludas la ĉefan, aŭ minimume gravan, rolon: SES, KAEST, Polyglot Gathering, LingvaFest. Kaj sekvajare okazos eĉ la unua IJK en Slovakio!

Tial ni invitas vin ĉiujn ekkoni la planojn de nia agado, partopreni en ĝi, proponi novajn agadojn, mem kontribui kaj ankaŭ partopreni la ceteron de la amuza programo!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj