Prelego pri bieroj kun gustumado
19:30 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Valère Doumont prelegos pri bieroj kun gustumado de ...... bieroj

Loka

Dum la vespero ni gustumos 5 ĝis 7 bierojn. Baze Valere miksas stilojn kaj li proponas nur valonajn bierojn. Estas bona okazo por ekkoni ion novan.
 
Estas du partoj de tiu prelego:
- teorio = kiel gustumi bierojn (bezonas 30 ĝis 40 minutoj por kune legi la tekstojn kaj klarigi la vortojn)

- praktiko = ni kune gustumas kelkajn bierojn.  Ni  kaŝas la botelojn, estos vere pli amuze kaj ni vidos kiu rekonas plej multe da bieroj.
 
Gustumi bieron signifas trinki ~10 centilitrojn por gustumi. Do partoprenantoj trinkos pli malpli 2 bierojn.
Kun la biero oni servos fromaĝon, viandaĵon kaj panon por ne ebriigi ĉiujn! 
 
Valere venos ankaŭ kun bruna biero el sia bierfarejo. Unu el ili estos inter la gustumitaj. Estas bruna biero, 8.5 gradoj, 2€ / 33cl, konserviĝas unu jaron senprobleme.
Se iu deziras eblos aĉeti ĝin surloke. Ni eble mendos kelkajn por nia kluba bufedo se la partopenantoj interesiĝus.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be
Lange Beeldekensstraat 169

Interesiĝintoj

Administranto