Ĉi-jare ni aranĝos du somerajn ekskursojn. Dum ili ni konatiĝos kun la lokoj, kiujn ni intencas montri al la partoprenantoj de la ĉi-jara antaŭkongreso.
Sabaton 6.7. vizito de la fortikaĵo Suomenlinna – Sveaborg. Ni kolektiĝos en la kajo de HSL apud la vendoplaco. Somera horaro ankoraŭ ne estas publikigita, estu tie tiel ke ni povos ekveturi je la 14-a horo.