UNESKO-festivalo por la paco
La laborlingvoj de tiu ĉi festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto.

Internacia

La festivalo konsistos grandparte el filmetoj de kiel eble plej da korusoj tra la mondo kantantaj por la paco en plej diversaj lingvoj, sed la tekstoj de la kantoj devos esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj: franca, angla, hispana aŭ Esperanto.

UEA rigardas la festivalon kiel gravan ŝancon por kontribui en la realigo de la celoj de UN, kaj por vidigi al la publiko la valoron de la internacia lingvo Esperanto. Ju pli da korusoj estos rekomenditaj de esperantistoj, des pli videblos al la publiko utileco de Esperanto kaj vasteco de la naciecoj de la esperantistoj. UEA alvokas, ke landaj asocioj, lokaj grupoj kaj aktivuloj rekomendu korusojn, esperante ke ĉiu lando rekomendos almenaŭ unu koruson.

Se vi konas koruson, kiu povus realigi tian 3-minutan filmeton de kanto por la paco, en iu ajn lingvo (kun traduko de la teksto al Esperanto) aŭ rekte en Esperanto, kontaktu François Lo Jacomo <francois@lojacomo.eu>, reprezentanto de UEA ĉe Unesko, kaj Trezoro Huang Yinbao <trezoro@qq.com>, vicprezidanto de UEA, respondeca pri la rilatoj kun Unesko.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

uea.org/gk/820a1
francois(ĉe)lojacomo.eu

Interesiĝintoj

Administranto