🖥 🐀RB_Hameln: 🎶9-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Detala programo:
23.06.2021:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     9-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg 299 kB
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Iom preferataj estas la deziroj de la klubaj membroj. Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de la poentoj: Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn.     
Ekzemplo: 
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto vi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
- Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere,
ekzemple:
unu kanto 4 poentojn, la dua 3 poentojn,
aŭ:
al sep kantoj po 1 poento,
aŭ simile.
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
- Multan plezuron! 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

Rezulto 9-a Kantoparado.PNG 678 kB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 24.06.2021:
1) Santiago: 3:33 Reklamo al silento – Team‘ https://www.youtube.com/watch?v=-ivJSLyFdrM
2) Anŭar: 3:38 Berlino sen vi – Inicialoj dc https://www.youtube.com/watch?v=530Y4a6jomI  
3) Inge: 3:24 Imagu - Ĵomart & Nataŝa kaj aliaj Esperanto-muzikistoj (John Lennon) https://www.youtube.com/watch?v=VjsV21Prar4
4) Waltraut: 6:08 Let it be / Estu tiel - Manŭel Rovere https://www.youtube.com/watch?v=gHYqHwx3jlM
5) Anjo: 5:56 Halelujah – Anjo Amika https://www.youtube.com/watch?v=_TDoFmArxkE
6) Eva: 5:06 La lasta tago de aŭgusto- Mikaelo Povorin elŝutado
7) Heinz: 4:49 Viaj okuloj verdaj – Feri Floro https://www.youtube.com/watch?v=-WnkkyiRZ5M
8) Fejfi: 3:37 Ĉuk – Kajto https://www.youtube.com/watch?v=gYmhdYx-GZU
9) Klaas: 3:06 La geamantoj sur la verda benk‘ – Jacques Yvart https://www.youtube.com/watch?v=7py8wUgHYdg
Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/fyh3bqxbc76woc591tbvqw
Poentoj 9-a Kantoparado.PNG 35,8 kB
Venkintoj post la voĉdonado (24 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 37 poentoj: Reklamo al silento - Team'
2-a rango kun 31 poentoj: Ĉuk - Kajto
3-a rango kun 18 poentoj: La lasta tago de aŭgusto - Mikaelo Povorin

Landoj 9-a Kantoparado.PNG 44,6 kB
Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉