🖥 2a Malkongreso de Esperanto
11:00 - 17:20
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
Evento por paroli pri ofte forigitaj temoj ene de Esperantujo

Internacia

MALKONGRESO 2021.png 1,93 MB










KIO ESTAS LA MALKONGRESO?
Ĝi estas evento organizita nur de 2 homoj (ĝis nun), sed kiu alvenis al centoj da spektantoj dum la 2020a versio.  Ni kunigas prelegantojn pri ofte forigitaj temoj ene de Esperantujo: konspiraj teorioj, magio, erotikismo kaj seksumado, drogoj, filozofio kaj religio, kaj similaj tabuaj temoj. Ankaŭ ni ofertos koncertojn (baldaŭ publikotaj), babilrondojn kaj, se venas la oportuno, ankaŭ videoludan kunludadon.

KIEL PARTORPENI?

Oni devas sendi vian proponon al malkongreso@gmail.com, ankaŭ ĉe fejsbuko al www.facebook.com/malkongreso aŭ al instagramo www.instagram.com/malfamuloj

💥1e, via resumo: Sendu vian ideon, kion vi ŝatus prezenti, en mallonga teksto por disvastigi vian proponon per niaj sociaj retoj.

💥 2e, via video: Poste, ni petos videon de vi, prezentante vian temon, 30-40minutan, kiun vi devos sendi antaŭ la 25a de Novembro.

💥 3e, la aperigo: Ĉio videblos per jutubo kaj fejsbuko, per la kontoj de Malkongreso, la lastan semajnfinon de Novembro. Ĉiuj videoj estos publikataj je malsamaj horoj, sed ĉio restos tie.

💥 3.2a, aliaj proponoj: Se vi mem volas aperigi alispecan aferon (konkurson, koncerton, videoludadon, kaj aliaj), same sendu vian proponon kaj ni vidos kiel realigi ĝin.

Tio estas ĉio, kion la prelegantoj devos fari. Sed helpo pri organizado, muntado, editado kaj disvastigo ankaŭ bonvenas.

Ni tute ne gajnos monon de ĉi tio, ĉar la evento estos plene senpaga, sed mondonacoj akcepteblas kaj estos dankotaj publike.

Ni havos premiojn por kelkaj prelegantoj!!
Estos 4 malsimilaj premioj:
+30usd Por la plej ŝatata video sur fejsbuko
+30usd Por la plej ŝatata video sur jutubo
+30usd Por la plej ŝatata arta video (ĉiuj ŝatklakoj estos sumitaj por decidi ĉi tion)
+60 usd Por la plej bonkvalita, lingve, videe, teme, decidota dum la premiigo.

La Premiigo okazos la 15an de Decembro 2021, pere de vivelsendo.

Por rigardi ĝin per jutubo, sekvu la jenan ligilon:
https://youtube.com/playlist?list=PL3abNEyiqLivgl8GQpPSAstcrVlP5YN_l

Se vi volas ankaŭ voĉdoni en fejsbuko, iru al:
www.facebook.com/malkongreso
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉