16a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado
Tradicia Internacia Meditado en Esperanto, kiun organizas Esperantista Asocio de Ŭonbulismo

Internacia

Jen la formo:  
https://blog.chojus.com/5019 
Aliĝilo: https://forms.gle/YX9dK2MiZgG8VJKB8

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) 
ekde la jaro 2006 ĉiujare organizas internacian meditadon, en kiu oni praktikas meditadon, faras komunan ekskurson al vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun ŭonbulismo kaj tiel plu. Post du jaroj da paŭzo pro la monde dissvastiĝinta pandemio de KOVIM-19, ni ĝojas fine anonci pri la 16a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado. Ĝi okazos ne per virtualo, sed fizika ĉeesto. Ni elektis la daton, por ke vi pli longe ĝuu sinsekvajn Esperanto-aranĝojn. La 10a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto okazos de la 3a ĝis la 6a de novembro en Busano, Koreio. Ni planas komune veturi de Deguo (Daegu) al la Kongreso.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj