🖥 FEJ 7-Jara: #PorNovaFEJ
Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) festos sian 7-an fondodatrevenon, rete! Kaj vi estas invitata!

InternaciaLoka

Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) festos sian 7-an jariĝon je la 19-a de septembro, kaj plezure anoncas, ke ĝi okazigos ses retajn eventojn de aŭgusto ĝis septembro 2020.

De nur tri adoleskuloj, Filipina Esperanto-Junularo sukcesis alporti novan epokon de Esperanto en Filipinoj, kaj tra la jaroj strebis diversmaniere konigi la lingvon al centoj ĝis miloj de filipinanoj kaj ebligi al junuloj la malkovron de vasta mondo en kiu facila kaj justa interetna komunikado eblas.

Tra la pasintaj jaroj, tamen, ne mankis malfacilaĵoj survoje. Internajn kaj eksterajn obstaklojn de tempo al tempo trasaltis FEJ, kaj eĉ post ĉio daŭre atendas nin tre longa vojo al disvastigo de Esperanto en la lando kaj plena kresko kaj disvolviĝo de FEJ kiel organizo, inter multaj celoj niaj. Subite aperis ĉi-jare alta kaj malfacila obstaklo, kiun nuntempe strebas trasalti ne nur ni sed la tuta homaro, sed ni samtempe vidis tra ĝi novajn oportunojn ne nur por plifortigi nian unuecon, sed ankaŭ por konektiĝi al pli vasta junularo. Ĉi ĉion ni vidas kiel la oportunon por aŭdace paŝi antaŭen al pli forta, pli aktiva FEJ.

Nun, ni eniros nian sepan jaron. Kvankam la daŭro restas relative mallonga, la nuntempa epoko fariĝis sendube la plej longa kaj fortika. Okaze de nia sepa jaro, ni pretas komenci novan, pli helan epokon kaj konstrŭi la Filipinan Esperanto-Junularon, kiun ni ĉiam celis vidi.

Tamen, nun la demando estas: ĉu vi pretas konstrui ĝin kun ni?
#PorNovaFEJ

LISTO DE EVENTOJ
(Daŭre ĝisdatigata)

FEJ 7-Jara: #PorNovaFEJ (Inaŭguro)
15 aŭgusto (sabato), 09:00-12:00 UTC
Inaŭguro de la datreveno. Kun prelegoj junaj gvidantoj de FEJ: Albert Stalin Garrido, Carl Dizon, Andrea Marie Dobles kaj Wayne Federigan. Okazos ankaŭ paneldiskuto inter filipinaj junuloj pri Esperanto-lernado dum la pandemio kaj kelkaj kulturaj prezentoj. Kaptu raran oportunon spekti plurajn prezentojn faritajn de filipinaj esperantistoj mem.

Malfermita al ĉiuj esperantistoj.

FEJ 7-Jara: Foiro pri la Lingvoj de Filipinoj
29 aŭgusto (sabato), 08:00-11:00 UTC
Ĉu vi scivolemas pri la lingvoj kaj kulturoj de Filipinoj? Homoj de la tuta mondo havos la raran ŝancon konatiĝi pli bone pri Filipinoj, kaj ĝiaj lingvoj kaj kulturoj per serio de prelegetoj de lingvaj kursetoj prezentitaj de lokaj esperantistoj -- kvazaŭ oni mem vizitis la landon.

Malfermita al ĉiuj esperantistoj. Aliĝu tuj ĉe bit.ly/FilipinaFoiro.

FEJ 7-Jara: Lingvo por Konektiĝi kun la Mondo (Enkonduka Kurso por Filipinanoj)
5-6 septembro (sabato-dimanĉo), 06:00-10:00 UTC
Senpaga, dutaga enkonduka Esperanto-kurso por filipinanoj.

Malfermita nur al filipinanoj. Aliĝu ĉe bit.ly/LearnEsperanto2020.

FEJ 7-Jara: Interkona kaj Kleriga Tago
12 septembro (sabato)
Filipinaj esperantistoj, novaj kaj malnovaj, havos oportunon kune ludi kaj amuziĝi por pli bona interkonatiĝo kaj kunlernado.

Malfermita nur al filipinanoj.

FEJ 7-Jara: #PorNovaFEJ - Ĝenerala Kunveno de FEJ
19-20 septembro (sabato & dimanĉo), 02:00-10:00 UTC
 Formala reta kunveno de membroj de FEJ por decidi pri la estonteco de la organizo kaj plifortigi jam ekzistantajn rilatojn inter aktivaj filipinaj esperantistoj. Inter la tagorderoj estos statutamendoj, la elekto de la nova Estraro, kaj diskuto pri la strategia agadplano 2020-2021. 

FEJ 7-Jara: Kultura Vespero kaj Fermo
26 septembro (sabato), 11:00-13:00 UTC
Oficiala fermo de la festo. Filipinaj esperantistoj mem elmontros siajn talentojn kaj liveros kulturajn prezentojn! Alilandaj esperantistoj kiuj volas prezenti siajn talentojn ankaŭ estos bonvenaj. Interesitoj anoncu sin ĉe esperanto.philippines@gmail.com.

Malfermita al ĉiuj esperantistoj! Aliĝilo baldaŭ havebla.

Vi povas ankaŭ sendi viajn gratulojn kaj salutojn, tekste aŭ filmete, al esperanto.philippines@gmail.com.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

facebook.com/FilipinaEsperantoJunu...
esperanto.philippines(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto