🖥 Virtualaj Tagoj de IKUE (Katolikaj Esperantistoj)
Temo: Nia dua jarcento: ni alfrontu la defiojn kun kuraĝo, respondeco, sindediĉo, konfido kaj akceptemo

Internacia

Mi ĝoje invitas vin al unusemajna kunveno "Virtualaj tagoj de IKUE (katolikaj esperantistoj" kiu donos la eblojn kunpreĝi kaj interŝanĝi la opiniojn en tiu nova "normala sfero".

Kadra temo estos "Nia dua jarcento: ni alfrontu la defiojn kun kuraĝo, respondeco, sindediĉo, konfido kaj akceptemo".
La tagoj okazos inter la 14-a ĝis 21-a de aŭgusto 2020.
(Noto: tagoj inter la festotagoj de niaj du ĉielaj patronoj: Sta Maksimiliano Kolbe kaj Sta papo Pio la 10-a)


La programo okazos ĉiutage: daŭro 4-5 horoj (de la 16-a horo laŭ UTC+2)

Vi povas aliĝi ĉu per formularo trovebla ĉe la adreso: https://bit.ly/2Xvjr8z
aŭ sendante viajn datumojn al: ikue.reto@gmail.com

Certe la kunveno estos okazo paroli pri niaj ĉielaj patronoj inter kies festotagoj ni virtuale renkontiĝos. Sed aldone, la dimanĉan programon ni dediĉos al la Sta Johano Paŭlo la 2-a (1920-2005). La partoprenantoj povos dividi siajn personajn atestojn pri li. Same, se iu verkis poemon aŭ etan prozaĵon bonvenas. Se vi okaze de iu pilgrimo faris fotojn de la papo, vi estas invitataj tion dividi kun la aliaj.

Skiza programo:
- meditoj surbaze de la taga evangelio
- kunpreĝado (i.a. rozario)
- prelegoj
- diskutoj pri la agado de IKUE
- prezentoj pri pasintaj kongresoj
- medit-poeziaj vesperoj
- koncerto kaj internacia vespero

Mi anticipe dankas pro via aliĝo.

Dio benu kaj gardu nin!

Marija Belošević, prezidantino de IKUE

informoj: ikue.reto@gmail.com
Facebook - IKUE:  goo.gl/Vv21BD
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

goo.gl/Vv21BD
ikue.reto(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto