🖥 108-a Universala Kongreso
La kvaran fojon UK okazas en Italio.

Internacia

Konsultu la programon de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto: https://uk.esperanto.net/2023/programo

Legu la Kongresan Kurieron "La Taŭra Voĉo" kaj la Kongresan Libron: https://uea.org/kongresoj

Pluraj programeroj de la ĉi-jara UK okazas hibride aŭ estas vivelsendataj:

SCIENCA PROGRAMO:
- La IKU-prelegoj: IKU-1 (Jacobsen) kaj IKU-2 (Goes) dimanĉe, 14:00-16:40 https://eventaservo.org/e/f0139c
IKU-3 (Labrie) kaj IKU-4 (Wandel) - lunde 15:50-18:00, marde okazos IKU-5 (Tonkin) 11:45-12:45 kaj IKU-6 (Barandovska-Frank) 15:15-16:15, IKU-7 (Goodall) ĵaŭde 13:30-14:30, IKU-8 (So Gilsu) kaj IKU-9 (Pennacchietti) vendrede 12:15-14:30.
- La Scienca Forumo (resumo de la tuta IKU-sesio), vendrede je la 14:15-15:15.
- La Faka Forumo, marde, la 1-a, je 17-18 CEST (loka tempo)

KOMITATA PROGRAMO
- la komitatkunsidoj de UEA, sabate 14:17:30 kaj vendrede 9-12:30.
https://us02web.zoom.us/j/89172115783
(Kunven-identigilo: 891 7211 5783; Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj)

La komitatkunsidoj estas spekteblaj en la JuTuba kanalo de UEA, UEAviva:
Torino - Komitatkunsido de sabato 29.07.2023


- la komitataj forumoj same estas spekteblaj en la JuTuba kanalo de UEA, UEAviva: 
https://us02web.zoom.us/j/86516157353 (Kodo: 865 1615 7353; Pasvorto: vidu supre)
* pri Instruado, mardo 15:15-16:45 : Torino - Komitata Forumo 1
* pri Informado, ĵaŭde 11:45-13:15   Torino - Komitata Forumo 3
* pri Kunlaborado, vendrede 14:15-15:45  Torino - Komitata Forumo 2


LANDA AGADO: Regionaj kunsidoj
https://us02web.zoom.us/j/87500893555
(Kunven-identigilo: 875 0089 3555; Pasvorto: vidu supre)

- MONA, ĵaŭde 14:30 -16:00
Torino - Regionaj Komisionoj de UEA (MONA)

- Ameriko, ĵaŭde 14:30:16:00
https://us06web.zoom.us/j/87622617120?pwd=VFErQS91L2xHbVpqTnBIK1MzTUhNdz09
(Kunven-identigilo: 876 2261 7120; Paskodo : 669673)

- KAOEM (Azio-Oceanio): vendrede 12:45-14:15 —> en salono de KAOEM

- la Tago de Lernado, marde 1-an https://us02web.zoom.us/j/86800658228
(se necese: Kunven-identigilo: 868 0065 8228 / Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj)

- la 45-a Esperantologia Konferenco, ̂ĵaŭdon 3-an kaj vendredon 4-an 9h-12h
https://eventaservo.org/e/95df3e

UEA ankaŭ vivelsendis per sia JuTuba kanalo UEAviva:
- la Solenan Inaŭguron (dimanĉe 10-12): https://www.youtube.com/watch?v=CloTqDkCMTc
- la Internacian Artan Vesperon (vendrede 20-21:30) https://www.youtube.com/watch?v=pFY95HCoDhM
- la Solenan Fermon (sabate 5.08 10-12) https://www.youtube.com/watch?v=b8cL2Yk7E-Y

--------------------------------------------------------------------

Por la 108-a Universala Kongreso (UK), la Estraro de UEA unuanime elektis Italion kiel kongreslandon. La kvaran fojon UK okazos en Italio. La gastiga urbo, Torino, estis la unua ĉefurbo de Italio (1861-1865). Urbo en kiu kunfandiĝas la itala kaj la franca etosoj, kie aktivis gravaj intelektuloj kiel Norberto Bobbio, Italo Calvino, Clelia Conterno Guglielminetti, Natalia Ginzburg, Primo Levi, Cesare Pavese kaj Elio Vittorini, kaj en kies universitato longtempe profesiis Giorgio Canuto, iama prezidanto de UEA.

Post la dua mondmilito Torino estis celo de multnombraj suditalaj enmigrintoj, allogitaj de la grandaj fabrikoj, kio donis al la urbo ŝancon malfermiĝi, akcepti kaj helpi al bezonantaj eksteruloj. Tiurilate, aparte grava estis la aŭtomobila fabriko FIAT, kie deĵoris Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, dank’ al kiuj la fabriko eldonis kelkajn broŝurojn kaj mallongajn filmetojn en Esperanto, por diskonigi la urbon kaj la novajn aŭtojn.

Itala Esperanto-Federacio invitis kongresi en Torino ankaŭ pro la tre vigla Esperanto-grupo, kie kunvivas gravaj dojenoj de la movado, kiaj Giancarlo Fighiera, Fabrizio Pennacchietti, Pedro Aguilar-Solà, kaj la nova generacio: mezaĝaj kaj junaj aktivuloj kun alta lingvo-kono. Subtenis la inviton ankaŭ du membroj de la Honora Patrona Komitato de UEA, la italoj Giuliano Turone, juĝisto, kaj Giorgio Novello, baldaŭa ambasadoro de Italio en Nederlando.

La 108-a UK estas planata de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto. La kongresejo estos la ĉefsidejo de Politekniko, la urba universitato por estontaj inĝenieroj, kiu ebligos favoran kotizon.

(laŭ gazetara komuniko https://uea.org/gk/921a1