🖥 🐀RB_Hameln: 🎶21-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Detala programo:
15.06.2022:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     21-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg 299 kB
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto.  Bonvolu sendi vian proponon minimume 2 semajnojn antaŭe, por ke ni povu prepari ĉion ĝustatempe.  Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de la poentoj: Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn.     
Ekzemplo: 
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto vi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
- Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere,
ekzemple:
unu kanto 4 poentojn, la dua 3 poentojn,
aŭ:
al sep kantoj po 1 poento,
aŭ simile.
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
- Multan plezuron! 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

Rezulto 21-a Kantoparado.PNG 319 kB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 15.06.2022:
1) Pavel: 4:29 Milito – Ĵomart kaj Nataŝa https://www.youtube.com/watch?v=w_lyGQRXlps
2) Jean: 4:53 Haleluja – Manŭel (Emanuele Rovere) https://www.youtube.com/watch?v=oPtT4upFAaw
3) Adjévi+Axel: 3:22 Milito aĉas – Joel Muhire https://www.youtube.com/watch?v=NwlwsJDNjzE
4) Dima: 2:38 Duono – Tantsy Minus https://www.youtube.com/watch?v=ZDqBnCIBow0
5) Klaas: 4:27 Fluas la vivo – René Binamé https://www.youtube.com/watch?v=48Hb1aDYtEM
6) Conny I: Tro valoras por mi – Ĝanfranko, Gido, Marĉela elŝuto (kasedo BAF!)   
7) Ĵenja: 1:45 Verda Folieto - ĴeLe (Ukraina kanto) parto ekde 17:32 – 19:17 el https://www.youtube.com/watch?v=DCyqsmdIJCE
8) Heinz: 3:21 Aventuroj de iu migrinto – Conny II (teksto: Tatjana Auderskaja) https://www.youtube.com/watch?v=nPWFrrOe1dY
9) David D.:2:21 Jen – La Porkoj/Ale Kosabela (regea versio) https://www.youtube.com/watch?v=Z9ClYMLBvGw

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/qavrjirb6miudfuovjhlpw kaj
https://pollunit.com/de/polls/qavrjirb6miudfuovjhlpw/evaluations

Poentoj 21-a Kantoparado.PNG 31,5 kB
Venkintoj post la voĉdonado (36 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 47 poentoj: Aventuroj de iu migrinto – Conny II (teksto: Tatjana Auderskaja)
2-a rango kun 41 poentoj: Haleluja – Manŭel (Emanuele Rovere)
3.-a rango kun 37 poentoj: Milito - Ĵomart kaj Nataŝa

Landoj 21-a Kantoparado.PNG 30,5 kB








Denove estis bela vespero dum la 21-a Kantoparado. Entute venis 50 homoj el 21 landoj (Hispanujo, Hungarujo, Belgujo, Norvegujo, Slovakujo, Ukrainujo, Ĉeĥujo, Kongo Kinŝaso, Pollando, Rusujo, Francujo, Togolando, Kroatujo, Svislando, Italujo, Litovujo, Danujo, Britujo, Aŭstrujo, Nederlando kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉeestis. Voĉdonis en la fino 36 homoj.

Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Resuma filmo de la 21-a Kantoparado

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj naŭ kantoj, kiuj estis ludataj en la 21-a Kantoparado. Dankon al Paŭlo de la Verda Stacio!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉