Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo
Semajnfina renkontiĝo por tiuj, kiuj komencis lerni Esperanton

KursoLoka

Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo, ĈAR 2019 - en Zgorzelec, Pollando. Ĉi-jare kune kun la Germana Esperanto-Junularo ni preparis por vi vere Ĉeliman Aŭtunan Renkontiĝon kiu okazos en Zgorzelec! Venu ĈAR KEKSOj mojosas! Kiel ĉiujare ni invitas al Zgorzelec ne nur novulojn, sed ankaŭ pli spertajn esperantistojn kiuj volas plibonigi sian lingvokonon kaj ekkoni eksterlandajn esperantistojn. Ni preparis tre allogajn rabatojn speciale por homoj, kiuj nenian partoprenis en ĈAR! Nia ejo estos Dom Turysty (Turista Domo) en Zgorzelec, kiu troviĝas nur 200 metrojn de la landlima trairejo inter la du urboj sur la rivero. Ni loĝos en grandaj 4-5 litaj ĉambroj, necesejoj kaj duŝejoj troviĝas en la koridoro. Detaloj pri la programo venos baldaŭ, tamen vi certe povas atendi kurson por komencantoj, sesion de miniprelegoj, urboludon kaj multe pli! Sciigu viajn amikojn ĉar la lokoj estas limigitaj! Organizas: Polska Młodzież Esperancka | Pola Esperanto-Junularo (PEJ). - retadreso: cxar@pej.pl

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ĉar.pej.pl/eo/
cxar(ĉe)pej.pl
UL.PARTYZANTÓW 2

Interesiĝintoj

Administranto