La lunda grupo
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Ni estas grupo de Esperantistoj kiuj ŝatas babili esperante en neformala etoso.

Loka

* Bona novaĝo !  Restoracio Le Galicia ne ferias cxi somere - do ni daŭre renkontiĝas samhore, samloke ! *

Antaŭ preskaŭ 15 jaroj, ni decidis krei konversacian kuniĝon por helpi nin paroli pli flue esperanton. Ni ankaŭ decidis ke la grupo ne estu tro serioza, kaj unue instruistoj estis malpermesitaj - finfine ni akceptis ilin kun la regulo ne korekti la partoprenantojn, ĉar ni volis kapabli babili senbremse. Tamen, ni rajtas korekti nin mem :-).

Do se tiu ideo allogas vin, vi estus bonvenaj partopreni nian grupon, kaj, se eblas, venu kun ŝerco ….

La lunda grupo kunvenas ĉiusemajne, por babili esperante, ekde la 18-a horo. Ni renkontiĝas ĉe Galicia, 21 rue des Gares, en Ĝenevo - oni povas aperitivi aŭ ankaŭ manĝi, laŭvole. 

Tiu grupo bonvenigas homojn kiuj interesiĝas pri Esperanto, komencantojn, progresantojn, kaj ankaŭ ĉiuj, kiuj emas babili esperante, kondiĉe ke ili ne estu tro seriozaj…  
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-geneve-regions.info
charmiam.common(ĉe)orange.fr
21 rue des Gares

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureCharmian Common