PEJ-studsemajnfino | Weekendowy kurs esperanta w Warszawie
Ni klopodos uzi dum la tuta tempo nur Esperanton.

Kurso

Pola Esperanto-Junularo invitas ĉiujn komencintojn al la semajnfina lingvokurso kiu okazos fine de februaro 2020 en Varsovio.

Vi jam finis Esperanto-kurson en Duolingo aŭ lernu.net, aŭ eble vi jam lernis la lingvon en iu baza kurso. Vi scias saluti, prezenti vin, kunmeti kelkajn frazojn… Sed vi ŝatus ekpraktiki la lingvon en veraj situacioj kaj en amika etoso lerni novajn vortojn kaj esprimojn. PEJ-studsemajnfino estas ĝuste por vi!

Se vi havas nivelon A2/B1 kaj pretas dediĉi unu malvarman vintran semajnfinon al varmetosa renkontiĝo kun aliaj komencintoj, por kune studi la lingvon internacian – rezervu la datojn, aliĝu! Ni renkontiĝos vendrede vespere ĉe la sidejo de Pola Esperanto-Asocio en Varsovio, ĉe str. Andersa 37/59a. La tutan sabaton kaj dimanĉe ĝis la tagmanĝo vi havos okazon paroli kaj legi en Esperanto.

La kurso okazos en Varsovio, en la semajnfino 21–23 februaro 2020. Ni klopodos uzi dum la tuta tempo nur Esperanton. La kotizo estas 80 zlotoj kaj ĝi inkluzivas la lernomaterialojn. La tranoktadon vi povas aranĝi mem, sed la organizantoj volonte helpos rezervi komunajn ĉambrojn por la partoprenantoj. En la manĝopaŭzoj ni povos kune iri al manĝejo por profiti la tempon kaj daŭre interparoli en Esperanto.

Aliĝi belas ĝis la 31-a de januaro 2020. La kurso okazos se aliĝos almenaŭ 5 personoj, sed en la grupo povos partopreni maksimume 12 personoj.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

forms.gle/EByCqNhmYVNVY5cR7
studsemajnfino(ĉe)pej.pl
Andersa 37/59a

Interesiĝintoj

Administranto