🖥 Filmkonkurso "Mia asocio, mia urbo"
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje nur rete eblas per Zoom

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Renkontu nin ĉi-foje en Zoom-renkontiĝejo.

Detala programo:
22.04.2020:     19.00 horo Kunveno per Zoom:     Filmkonkurso "Mia asocio, mia urbo"
Kaŭzita de la mondvasta kronvirusa krizo la SUMPFBLUME ESTAS FERMITA. Pro tio ni nur kunvenas en la reto kaj renkontiĝas en Zoom-renkontiĝejo (https://zoom.us/join). Vi nur bezonas vian komputilon/tabulkomputilon/smartfonon kun kapaŭskultiloj/laŭtparoliloj. Kamerao estas dezirinda (ĉar estas bele, vidi unu la aliajn), sed ne nepre necesa. Por iOS kaj Androido ekzistas specialaj apoj, kiujn vi povas uzi. Rigardu en AppStore aŭ PlayStore. La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la  numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto . Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln (ĉe) esperanto.de.
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni spektas la filmojn, kiuj gajnis ĉe la filmkonkurso "Mia asocio, mia urbo". Pri ili ni ankaŭ preparis etan kvizon.

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln...
hameln(ĉe)esperanto.de

Interesiĝintoj

Administranto