🖥 Unua legoklubo Parizo-Romo
18:00 - 19:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Okaze de sia unua legoklubo, la ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo invitas Said Baluĉi paroli pri laste aperinta libro : "Antologia skizo de la Persa Literaturo".

Internacia

Okaze de sia unua legoklubo, la ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo invitas Said Baluĉi paroli pri laste aperinta libro : "Antologia skizo de la Persa Literaturo". Tiu grava libro aperis danke al la moskva eldonejo Impeto kiel ero en la fama serio Oriento-Okcidento sub la aŭspicio de UEA en konsulta partnereco kun Unesko.

Ni havos ŝancon paroli kun la tradukinto pri ĉefverkaro produktita en la daŭro de tuta jarmilo. Ni koncentriĝos pri la poema parto liu troviĝas de la paĝo 99 ĝis 144.
Por ke la diskuto estu plej interesa, bonvolu legi almenaŭ parton de la poemaro antaŭ ol partopreni ! Legintoj de la tuta mondo estas bonvenaj !
La libro libere elŝuteblas ĉe persa.trovu.com

La unua legoklubo okazos sabaton la 27an de marto je la 18a UTC+1 en Zoom:

https://us02web.zoom.us/j/81134808012?pwd=TnVjQWVINlMvV3cycWxRWlFPbGFCZz09 

ID kunveno: 811 3480 8012 
Pasvorto: 507682 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉