Renkontiĝo Vegana (ReVe)
Vegana-Esperanta renkontiĝo ĉe la Kastelo Greziljono

ReVe-PROGRAMO
  • merkrede 2018-05-09
    • matene Akcepto
    • 12a30 Tagmanĝo laŭ La Etaj Pladoj de Ana
    • 14a30/16a Prelego/debato : Kiel klorofil-havaj vivuloj perceptas sian medion kaj reagas al ĝi (Vinko Markovo)
    • 16a/19a Kuirkurso / Eo-kurso / komputiko
    • 19a30 Vespermanĝo Makioj, Kuskuso, Sablrozoj kun pomkaĉo. Ateliero : avenlakto (tutsemajna)
    • vespere Ludoj / interkonatiĝo
  • ĵaŭde 2018-05-10
    • matene 10a Prelego “Naskismo” (Vito Markovo, Serĝo Sir’)
    • 12a30 Tagmanĝo laŭ La Etaj Pladoj de Ana
    • 14a30/16a Politika sinteno de veganoj (Geri Mikle)
    • 16a/19a Kuirkurso / Eo-kurso / komputiko
    • 19a30 Vespermanĝo Urtiksupo, Kradrostitaj legomoj k kolbasoj mustarde, Laktorizo, Ateliero : sejtano (por rosti)
    • vespere Filmetoj - diskutoj
  • vendrede 2018-05-11
    • matene Internacia Socialista Batalligo kaj vegetarismo en la 20/30-aj jaroj (Geri Mikle)
    • 12a30 Tagmanĝo laŭ La Etaj Pladoj de Ana
    • 14a30/16a Promenado botanika / ripozado
    • 16a/19a Kuirkurso / Eo-kurso / komputiko
    • 19a30 Vespermanĝo Terpomsalato, Rizo kaj mafeo, Vaniljogurto, Ateliero : tritik-krespoj, kun aperitivo speciale preparita de fungokuiristo el La Gustoj de Alex
    • vespere 21a 1800 km piede tra Florido kaj filmo Empatio
  • sabate 2018-05-12
    • matene Vegana movado Ea (VS, TEVA, AVE/Verduloj, VeganArto, BonanApetiton...) (koncernaj asociaj anoj)
    • 12a30 Tagmanĝo laŭ La Etaj Pladoj de Ana
    • 14a30/16a Ekskurso al la Baŭĝea kastelo
    • 16a/19a Kuirkurso / Eo-kurso / komputiko
    • 19a30 Vespermanĝo Verdpiza supo, Meksikiaj rulkrespoj, Krumblo + bananglaciaĵo, Ateliero : fromaĝo
    • vespere Koncerto de Jonny M, kun antaŭkoncerto de Interkant’
  • dimanĉo 2018-05-13
    • matene Sanrilatataj aspektoj de veganismo (kun filmeto)
    • 12a30 Tagmanĝo laŭ La Etaj Pladoj de Ana
    • 14a30/16a Eŭropa federaciismo (Ŝtonĉjo)
    • 16a30 Adiaŭado
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉