🖥 2a TABUo en ZOOM kun la Retkolibroj
09:00 - 11:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ĉi-SABATE ni rete (per ZOOM) ludos TABUon , konata ludo en ĉeestaj E-kunvenoj. Ni adaptis la regularon al reta versio.

InternaciaAlia

Post unua plensukcesa ludado kun 20 partoprenantoj ni okazigos la duan kunvenon, ĉifoje sabate matene (por Eŭropanoj) por ke ankaŭ alilandanoj povu kunludi. Ankaŭ komencantoj estas bonvenaj (por kunludi aŭ spekti):

TABUO estas divenoludo.
Ekzemplo: Klariganto ricevas vortliston >>lampo (lumo, ampolo, nigra, lito, legi)<<
Tio signifas ke li/ŝi devas divenigi la vorton ,lampo' sen diri la aliajn kvin vortojn, la tiel nomatajn tabuajn vortojn.

NIA REGULARO:
1. Se estas pli ol 3 partoprenantoj, ni dividu la homojn en 2 teamojn.
2. La klariganto ricevas entute 10 vortojn. Unu membro de la alia teamo ankaŭ ricevas por povi kontroli.
3. La klariganto havas 2 minutojn por klarigi ĉiujn vortojn al siaj propraj teamanoj. Komencantoj havas 4 minutojn por klarigi.
4. Ekde kiam oni aŭdas tabuan vorton, oni rajtas uzi ĝin por klarigi.
5. Se oni klarigis ĉiujn dek vortojn antaŭ la du aŭ kvar minutoj pasas, la raŭndo finiĝas. Oni provu klarigi ĉiun vorton, ĉar oni ricevas nur dek.
6. Komencantoj rajtas respondi en alia lingvo.

Bonvolu anonci vian partoprenon ĉe tomanjoarto@gmail.com, sed ankaŭ spontanea partopreno eblas.

La Retkolibroj invitas vin al ludado de TABUO per sekva ligilo:

 
https://us02web.zoom.us/j/81552546463?pwd=MnVKbnJBQlk4Q3l5cFROcjlBeE8vdz09


kunveno-ID: 815 5254 6463
pasvorto: kolibro

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

us02web.zoom.us/j/85612154428?pwd...
tomanjoarto(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBetti Maul