107-a Universala Kongreso
Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj

Internacia

Montrealo estas la plej granda urbo de Kebekio kaj la due plej granda en Kanado. Fondita en 1642 sur insulo, kie rapidfluoj en la riverego Sankta-Laŭrenco malebligis pluan rektan boatadon ĝis la centro de la kontinento, ĝi loĝigas nun preskaŭ du milionojn da homoj (duoble se konsideri la ĉirkaŭurbojn). Oficiale franclingva, ĝi tamen entenas 13% de denaskaj anglalingvanoj kaj trionon kies denaska lingvo estas alia. Preskaŭ ĉiu povos trovi en Montrealo samlingvanon!

Unua bulteno
Jen la ligilo al la Unua Bulteno por 2022: https://uea.org/pdf/uk2022/UnuaBulteno2022.pdf

Kiuj estas la oficialaj hoteloj de la kongreso?
Ili estos listigitaj en la Dua Bulteno, kiu aperos en frua 2022, aŭ kongresanoj povas mem aranĝi sian loĝadon laŭ la proksimeco al la kongresejo. Estas pluraj ebloj de hoteloj, junulargastejoj, ktp.

Aliĝilo
Frue aliĝu por ĝui la plej bonajn aliĝkotizojn: uea.org/kongresoj
Registritaj prezentoj

Kanado, Montrealo - urbo de la 105-a Universala Kongreso de Esperanto

La 1-an de aŭgusto 2020 Montrealo fariĝos la ĉefurbo de Esperantujo kaj ricevos la 105-an Universalan Kongreson de Esperanto. Venu kaj malkovru nian belegan urbon kaj niajn kulturojn! Por aliĝi, vizitu uea.org/kongresoj/alighilo Montrealo estas la plej granda urbo de Kebekio kaj la due plej granda en Kanado. Fondita en 1642 sur insulo, kie rapidfluoj en la riverego Sankta-Laŭrenco mal

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉