🖥 EASP-prelegoj: Logiko – ponto inter filozofio, matematiko, komputado kaj lingvo" -Markos Kramer
17:00 - 18:10
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Tuj poste la prelego (unu horo kaj dek minutoj) ni retkunsidos en iu bitĉambro por fari demandojn al la preleginto. La ligilo de la bitĉambro "INTERVJUA ARENO" estos metita en la babilejon, dum la PREMIERO ĉe Jutubo. Ĉi tiu eldono estas speciala oferto de la Amerika Komisiono de UEA.

InternaciaLoka

PRELEGO: https://youtu.be/fNnvfT-qpF0
VINJETO: https://youtu.be/luceIAgSuT0
INTERVJUA ARENO: 

Prelego: 
# PRELEGANTO: "Markos Kramer", el Dresdeno - Germanio;
# TEMO: "Logiko – ponto inter filozofio, matematiko, komputado kaj lingvo"
# Pri la PRELEGANTO: Markos Kramer
* Markos Kramer naskiĝis en 1984 en Bonaero (Argentino) kaj kreskis ĉefe en Germanujo. De 2003 ĝis 2007 li studis matematikon kaj filozofion en Oksfordo (Britujo). De 2008 ĝis 2013 li doktoriĝis en Bonno (Germanujo) pri temo, kiu ligas matematikan logikon kaj komputan lingvosciencon. De 2013 ĝis 2018 li laboris kiel scienca kunlaboranto en la komputoscienca fako de la Universitato de Luksemburgo. Ekde 2018 li laboras ĉe la Teĥnika Universitato de Dresdeno (Germanujo), esplorante la ligojn inter logiko-bazitaj metodoj por artefarita inteligenteco kaj la efektiva rezonado de homoj.
* Kramer eklernis Esperanton en 2000. Post aktivado ĉe la Germana Esperanto-Junularo kaj TEJO, Kramer membriĝis en la Akademio de Esperanto en 2010. Ekde Januaro 2021 Kramer aldone estas membro de la PIV-teamo, kiu okupiĝas pri la funda prilaboro de PIV cele al la kreado de PIV-2030. Kramer verkis plurajn esperantologiajn artikolojn pri diversaj temoj;

# RESUMO de la PRELEGO: 
En ĉi tiu prelego mi skizos kelkajn bazajn metodojn de la moderna logiko kaj klarigos kelkajn detalojn pri tio, kiel logiko rilatas al tiel diversaj fakoj kiel filozofio, matematiko, lingvoscienco, psikologio kaj komputoscienco.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉