🖥 Flo Martorell (FR) "EUROKKA, Vinilkosmo kaj esperanto-Muziko"
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Flo Martorell (FR) "EUROKKA, Vinilkosmo kaj esperanto-Muziko"

Internacia

Flo skribis:

Saluton,
Mi faros  prezenton  de EUROKKA, Vinilkosmo kaj esperanto-Muziko.
Mi ne parolos pri Spotify ĉar ili pagas mizeron al la artistojn,  anstataŭe mi parolos pri la ABONKLUBO  kaj la justa elsendfluejo de la sendependaj eldonejoj Divercities music (diMusic - MuzikDiverseceo) kiu pagas 40oble pli  al la artistoj ol pagas Spotify, Deezer aŭ aliaj tiutipaj elsendfluejoj.
Aliĝante al la ABONKLUBO la subteno estas do ege multe pli aktiva kaj  sukcesa ol uzi  la fikomercajn  elsendfluejojn.. prefere esperantistoj kiu volas subteni Vinilkosmon kaj la esperantajn artistojn uzu tiun alternativan vojon pli favoran  al la artistoj kaj  eldonejo!

Vi povas  legi detalajn klarigojn ĉi tie :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html

Plej muzikamike Flo!

===================

Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be

Administranto