🖥 Jürgen Wulff kaj Ralph Glomp: Minimuma Arto
19:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prelego

InternaciaAlia

La esprimo Minimuma Arto nuntempe estas uzita por artaĵoj kiuj unue estis kreitaj en Usono en la fruaj 1960-aj jaroj. Ĝenerale, tio ne signifas nek pentraĵon aŭ skulptaĵon, sed prefere tridimensiajn objektojn, kiuj ne povas esti klasifikitaj en iu antaŭe ekzistanta ĝenro. La spaco ludas specialan rolon: la verkoj redifinas spacon, aldonas nivelojn al ĝi, invitas vin al tridimensia sperto.  Jürgen kaj Ralph rakontas pri vizito al miminumisma ekspozicio en la arta muzeo Bucerius Kunstforum en Hamburg kaj montras fotojn.

Reta renkontiĝo – Ni renkontiĝas ĵaŭde de 19:30 – 21:00 h (UTC+2). Bonvolu demandi la enireblecon kaj enirkodon je info [ĉe] esperanto-hamburg.de.

image.png 117 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de

Interesiĝintoj

Administranto