Kristana Kongreso / 71-a kongreso de KELI
Gaja kaj enhavriĉa kristana kunveno de esperantistoj

Internacia

Karaj Gefratoj,
 
hungaraj kristanoj denove kore invitas vin partopreni Kristanan kongreson en nia lando!
 
La vilaĝo Domaszék situas apud la urbo Szeged, kiu estas 180 km sude de Budapeŝto, proksime al la landlimo al Serbio.
 
En tiu ĉi vilaĝo funkcias eduka kaj libertempa domo de romkatolika eklezio, kies nomo estas „Zöldfás” (signifas Verdarba), kiu estos nia kongresejo. 
 
La eduka centro estas en granda parko apud lago. 
En la nova konstruaĵo, kiun ni uzos, estas ĉambroj (duŝejoj kaj necesejoj koridore), manĝ-salono, kapelo, kaj preleg-salono (ekipita per la necesaj teknikaĵoj) – do ĉio sub unu tegmento.
 
En la granda parko troviĝas ankaŭ bela romkatolika preĝejo.
Se ni bezonos, dekdu kabanoj estas en la parko je nia dispono.
 
Kaj interne kaj ekstere ĉio, kio ĉirkaŭos nin, estas preta servi por nia bono. Ni petu nian Sinjoron por beno, kaj preparu niajn korojn por akcepti tiun benon!
 
En ĉi tia hejmo ni estos kune en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu tion diras: „Ĉar kie du aŭ tri estas kune en mia nomo, tie en ilia mezo estas ankaŭ mi.” (Mateo 18, 20)
 
Ni esperas vian partoprenon en tiu kristana kunestado.
 
 |   | Loka Kongresa Komitato
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keli.chez.com
kristana.kongreso.2022(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureKristana Kongreso 2022