🖥 110-a Japana Esperanto-Kongreso
Tradicia kongreso kun partopreno de eksterlandaj esperantistoj

Internacia

Dato: la 21-a (sab.) kaj 22-a (dim.) de oktobro 2023
Kongresejo: Kawasaki-shi Sogo Jichi Kaikan (Kawasaki, Kanagawa).   videblas sur Google-Mapo
Organizanto: Japana Esperanto-Instituto
Kunlaboranto: Esperanto-Societo de Kawasaki
Kongresa temo: Kion ‹Esperanto› nun revas por la mondo?
Limdato de aliĝo: la 7-a de oktobro (2023-10-07)
(La surlokaj partoprenatoj de ekster Japanio, mem devas zorgi pri akiro de vizoj. JEI ne povas prepari necesajn dokumentojn.)

La 110-a Japana Esperanto-Kongreso okazos en originala formo: krom sia ĉefa kongresejo en Kawasaki, urbego situanta inter Tokio kaj Jokohamo, ĝi havos plurajn kongresejetojn dise tra la lando, kiuj estos rete ligitaj inter si kaj kun la ĉefkongresejo; la programeroj okazos jen tie kaj jen alie, sed la kongresanoj povos rete partopreni multajn el ili, estante eĉ en sia hejmo.
Anstataŭ jam kutima tri-taga kongreso ni havos kompaktan du-tagan kongreson. Ni tamen kompensos la perditan tempon pli ol sufiĉe per retaj antaŭkongresaj eventoj. Jen alia unikaĵo de la 110-a JEK.
Unu el la antaŭkongresaj eventoj fakte jam komenciĝis en januaro. Temas serio de rondtabla diskuto pri la kongresa temo: “Kion ‹Esperanto› nun revas por la mondo?”.
Lastatempe ni informiĝis pri artefarita intelekto, kiu “parolas” Esperanton. La teknologio pri maŝintradukado kaj aŭtomata interpretado plu progresas. Ĉu la lingvaj baroj de mil jaroj eble dissaltos en proksima estonteco? Do, kian ekzistokialon tiam havos nia lingvo de espero?  Jen brule prema demando.
Vi certe vidas, ke la 110-a JEK estos plursence epokfara. Ĉu ne indas, ke vi kontribuu al ĝia sukceso?

La Aliĝantoj, inkluzive de ankŭ en la kategorioj

   (C2) [Rete el ekster Japanio] 

   (C1) [Junulo (loĝanto en Japanio naskita depost 2005-04-02)]

devas aliĝi ĝis la  7-a de oktobro (2023-10-07)


Reta Aliĝilo:


Ankaŭ aliĝanto en la kategorio (C2) Rete el ekster Japanio, devas aliĝi ĝis la  7-a de oktobro (2023-10-07)

Lastaj informoj : https://jek.jei.or.jp

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉