Jam la duan fojon ni kunvenos je antaŭ-Zamenhofa rondo en Neustadt an der Weinstraße.
Je la 15a horo ni renkontiĝos en "Bistro Palatino" ĉe la "Elvetriĉe"-fonto por kafumado aŭ manĝumado kaj babilado. Poste ni promenos tra la bela kristnaska foiro en Neustadt.
Bonvolu anonci vian venon por ke ni rezervu sufiĉajn sidlokojn en Bistro Palatino.