Zamenhof-festo en tri-landa regiono
10:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Zamenhof-festo en Mulhouse

Loka

La ĉi-jaran tri-landan Zamenhof-feston organizas la grupo de Mulhouse-Esperanto. Ni kore invitas vin al tiu jara aranĝo, kiu donos al la respektivaj grupoj de Frajburgo, de Bazelo kaj de Mulhouse refoje la eblecon renkontiĝi. Ankaŭ gastoj ekster tiuj grupoj estas varme akceptataj. Jacques Pineda iniciatis la organizadon en solidareca restoracio de Mulhouse kaj deziris ankaŭ doni al vi la eblecon viziti la muzeojn de Mulhouse, pri arto kaj pri historio. Ili estos senpagaj en tiu tago. Por faciligi la organizadon, ni proponas okazigi la kulturajn partojn en la mateno antaŭ la tagmanĝo. Tiel post la tagmanĝo ni estos tute liberaj por viziti muzeojn en la urbo. Supozeble ĉiuj akceptos tiun ŝanĝon en niaj Zamenhof-festaj tradicioj 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

mulhouse.esperanto.free.fr
andreo.ag15(ĉe)sfr.fr
Table de la Fonderie, 54 rue de Soultz

Interesiĝintoj

Administranto