Meksika Esperanto Federacio kaj klubanoj de la ĉefurbo de la lando invitas ĉiujn esperanto-parolantojn, lernantojn, komencantojn kaj homojn, kiuj interesiĝas pri la lingvo al la tradicia “Zamenhofa tago” aŭ “Tago de la Libro”, kiu okazos dimanĉe la 15an de decembro je la 12ah. en la “Esperanta Domo”, kiu troviĝas en San Pedro de los Pinos, Ĉefurbo de Meksiko.
Ni aĉetis manĝoservon por kune manĝi je la 14a:00h. Tio konsistos el:
- Trinkaĵo farita per citrono kaj semo nomata “Chía” (salvia hispanica).
- Takoj kun diversaj manĝaĵoj: rizo, fazeoloj, kokaĵo en saŭco nomata “mole”, kapsikopecoj kun kremo, tipa porkaĵo el la sudo de la lando nomata “cochinita pibil”, bovaĵo kun cepo kaj papriko.
- Kuko.
Notu bone! Se vi estas vegetarano aŭ vegano, bv. informi tion al ni por kunporti specialajn manĝaĵojn por vi.
La kosto por ĉiu homo estos sekva:
Por aktivaj membroj de la asocio: $115.00 (cent dek kvin meksikaj pesoj)
Por ne aktivaj membroj: $135.00 (cent tridek kvin meksikaj pesoj)
Bv.
konfirmi ĉeeston al
estraro@esperanto-mexico.org por ricevi la ekzaktan adreson, ankaŭ vi devas
antaŭpagi vian manĝaĵon plej malfrue en la 12a de decembro, ĉar ni mem devas antaŭe pagi la servon por definita kvanto da homoj.
ATENTU!
Se vi ne povas resti por la tagmanĝo, vi pagos pro loĝistiko kaj kafoservo $50.00 (kvindek meksikaj pesoj).
Se vi ne povis antaŭe konfirmi kaj/aŭ pagi la tagmanĝon, vi pagos pliajn $20.00 (dudek meksikajn pesojn) pro malfrua mendo, tamen la lasta momento por tion fari estos en la 14a de decembro tagmeze.
Bv. deponi la monon al la konto de MEF:
Bankon HSBC
Kontonumero 6284087436
clabe 021180062840874362
nome de Morayma Martínez Mateos
Por pago en OXXO:
HSBC, kartonumero 4213 1660 9757 3608.
kaj sendu mesaĝon pri via pago al la supre menciita retadreso aŭ pere de WhatsApp al 5514753963.
Ni babilos, renkontiĝos kun amikoj, konos novajn E-parolantojn, ankaŭ ni interŝanĝos esperantaĵojn! Partopreni en tiu ero estas libervola, vi povas aĉeti bonan kaj relative malmultekostan materialon en nia libroservo. Ni proponas ke la prezo de la interŝanĝaĵo estu inter $50.00 kaj $85.00.
Kompreneble kiel en ĉiu Zamenhofa Tago, MEF havos por la partoprenantoj kaj por aktivaj membroj loĝantaj eksterurbe kelkajn surprizojn.
Feliĉan Zamenhofan Tagon!
* Organizas: MEF kaj Guadalupe Vega.