🖥 FEJ 7-Jara: #PorNovaFEJ (Inaŭguro)
16:00 - 19:00
Azio/Manilo
Elekti horzonon
Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) inaŭguros sian 7-jariĝon, rete! Kaj vi estas invitata!

InternaciaLoka

Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) inaŭguros sian 7-an naskiĝtagon kiel la unua kaj la sola junulara landa organizo en Filipinoj, kaj vi estas invitata!

FEJ, kadre de sia 7-a datreveno, okazigos serion de retaj eventoj por lokaj kaj alilandaj esperantistoj. Je la 15-a de aŭgusto, FEJ formale inaŭguros sian eventon trihora prelegserio. Kaptu raran oportunon partopreni en evento tute organizita de filipinaj esperantistoj spekti plurajn diverstemajn prezentojn de ili farotajn.

La evento okazos per Zoom. Por partopreni, necesas havi konton ĉe Zoom. (Kreu konton ĉe https://zoom.us/signup)

Malfermita al ĉiuj esperantistoj de la mondo. Por aliri la eventon, nepre necesas respondi tiun ĉi formularon: bit.ly/FEJ7jara01.

PROGRAMO
(Ĉiuj horoj laŭ UTC)

08:30-09:00 Antaŭeventa Babilado
09:00-09:05 Malferma Parolo | Leo Fordan, Kunorganizanto
09:05-09:15 Gratulmesaĝoj 
09:15-09:35 Formala Inaŭguro kaj Festparolado | Albert Stalin Garrido, Prezidanto (FEJ)
09:35-10:15 UP Esperanto-Societo sin prezentas | Carl Dizon, Prezidanto (UP Esperanto-Societo)
10:15-10:20 Muzika Prezento | Jullian Patrick Azores
10:20-10:55 La Reta IJK: Niaj Unikaj Spertoj | Andrea Marie Dobles & Wayne Federigan
10:55-11:05 Esperanto-Poezio el Filipinoj | Jubert Wyne Cabrezos
11:05-11:45 Paneldiskuto: "Kiel mi lernis Esperanton dum la pandemio?" | Panelistoj: Aaron Vergara, Rommel Panal, Nathan Delgado
11:45-11:50 Mallonga Reklamfilmeto pri Filipinoj
11:50-11:55 Ferma Parolo | Albert Stalin Garrido, Prezidanto (FEJ)
11:55-          Posteventa Babilado

Mastrumantoj de la evento: Anne Frances Calceta kaj Wayne Federigan

Diskonigu la eventon al viaj konatoj kaj rondoj kaj invitu ilin. Ne forgesu mem aliĝi kaj kunhavigi la ligilon al la aliĝilo: (http://bit.ly/FEJ7jara01).

Tiu ĉi evento estos parto de serioj de retaj eventoj kiuj okazos kadre de la 7-a jariĝo de FEJ, kun la ĉeftemo: "FEJ 7-Jara: #PorNovaFEJ". (Klaku la ligilon por vidi la tutan serion.)
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

facebook.com/FilipinaEsperantoJunu...
esperanto.philippines(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto