Kvara Verda Naturisma Semajno en Greziljono
La Verda Naturisma Semajno estas naturisma evento inkluzivanta kursojn kaj amuzoj en unu el la ĉefaj Esperantistaj lokoj en Francio.

InternaciaKurso

INOE kaj la Esperanto-Kulturdomo jam organizis la Naturisman Verdan Semajnon en 2020, 2021 kaj en 2022, en malfacila sana kaj regula konteksto. Feliĉe, ĉiuj kondiĉoj bonos dum la somero 2023 por ke multaj homoj povos partopreni la Kvaran Naturisman Verdan Semajnon.


La Verda Naturisma Semajno, kunorganizita de la Esperanto-Kulturdomo kaj INOE, kunigos Esperanton kaj naturismon en bona kaj ĝuplena etoso. La Verda Naturisma Semajno okazos de lundo la 3a de julio ĝis vendredo la 7a de julio 2023 en la Esperanto-Kulturdomo, Kastelo Greziljono, en Francio.

La temo de la Verda Naturisma Semajno en 2021 estis esperantoparolantaro kaj la programo inkluzivos: 




Kursoj kaj prelegoj
  • Kursoj por komencanta kaj progresanta niveloj estas jam planitaj. 



  • La temo "esperantoparolantaro" ankaŭ estos pritraktita. Multe indas esti malkrovrita pri tiu temo!



Aliaj aktivaĵoj
  • Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon,

  • Ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo: Greziljono situas inter multaj kasteloj en la mondkonata Valo de Luaro,

  • Ludoj, sportoj, ktp.

  • Koncertoj, kantoj kaj prelegoj pri diversaj temoj,

  • Libroservo surloke.


Dosieroj