NULIGITA Francujo tenas siajn landlimojn fermitaj
Por ĉiuj ŝatantoj de biciklado

Internacia

La Unua BEMI-semajno en Herzberg, la Esperanto-urbo, estis tre bona sukceso. Tial, Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI) invitas ĉiujn ŝatantojn de biciklado al la Dua BEMI-semajno en Kastelo Greziljono.

Programo
Sabato estos alventago, dimanĉo forirtago.
En ĉiu el la sep aliaj tagoj ni ekskursos bicikle tra la bela pejzaĝo en la regiono de la rivero Loire [Luar], fama pro siaj kasteloj. Certe ni vizitos iujn el ili, kaj aliajn interesajn vidindaĵojn. 
Ni planas ekskursojn je diversaj distancoj kaj gradoj de malfacileco, tiel ke la partopreno estu inda kaj por tiuj, kiuj preferas ĝui facilajn biciklopromenojn, kaj por tiuj, kiuj ŝatas sportajn defiojn.
Eventuale ni formos du grupojn kiuj jen ekskursos kune, jen aparte.
El la preparitaj ekskursoj ni elektos surloke laŭ vetero.
Ni zorgos mem pri niaj manĝoj, tial ankaŭ komuna preparado, kuirado, lavado, purigado ktp. estos parto de la programo.
Kaj ni ĝojus se vi en la vesperoj rakontus aŭ prelegus pri viaj biciklovojaĝoj, pri biciklaj kondiĉoj en via lando, pri trafika politiko aŭ aliaj biciklorilataj temoj.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉