13-a Junulara Esperanto-Semajno (JES)
Granda novjara junulara Esperanto-aranĝo

Internacia

KIO ESTAS JES?

JES – la Junulara Esperanto-Semajno – estas la dua plej granda junulara Esperanto-aranĝo. Ĉiujare ĝi okazas ĉirkaŭ novjaro dum unu tuta semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando. Ĉi-jare ĝi okazas jam la 13-an fojon!

La JES 2022/2023 okazos apud Oranienburg, norde de Berlino, de la 28-a de decembro ĝis la 4-a de januaro. Organizas ĝin grupo de aktivuloj (se vi pretas helpi, via helpo estas bonvena!).

Kune kun pli ol 150 homoj el multaj landoj ni babilos, diskutos, lernos, ludos, festos kaj ĝuos ene de unika etoso!

Atendas vin agrabla tempo, renkontiĝoj kun interesaj homoj kaj multaj bonaj travivaĵoj!

Eksciu pli pri kio okazos dum JES ĉe la programo kaj aliĝu!

8948BD36-C3F3-420F-8393-57C3D24B20CC.jpeg 844 kB
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

jes.pej.pl/eo/
junularaesperantosemajno2223(ĉe)gmail.com

Administranto