Tago de la Flandraj Ardenoj
10:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Promeni en la naturo kaj malkovri malnovan industrion en la Flandraj Ardenoj (Belgio)

InternaciaLokaAlia

La Flandraj Ardenoj estas la kromnomo de regiono inter Oudenaarde, Ronse kaj Zottegem. Estas elstare bela regiono en Flandrio.

Ĉiujare lokaj naturasocioj organizas "Vlaamse Ardennendag" [Tago de la Flandraj Ardenoj] por konatigi homojn kun la belaj Flandraj Ardenoj. Lokaj ĉiĉeronoj givdos grupojn de personojn en diversaj naturrezervejoj de la regiono. 

Esperantogrupo "La Konkordo" el Kortrijk jam pli ol 20 jarojn kondukas esperantistojn tien. Por nenederlandlingvanoj ni buŝtradukas. Ni invitas ankaŭ lokulojn al al evento cele al diskonigo de Esperanto.

Antaŭtagmeze ni promenos en la naturo. Posttagmeze ni vizitos la novan tekstilmuzeon MUST en Ronse, kiu iam estis grava tekstilurbo.

Trovu pli da detaloj, aliĝilo kaj kontaktadrese en la alkroĉita faldfolio.

Ĉu vi ankaŭ venos?



Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉