Zamenhof-festo en la domo de Jules Verne
Teatrumita vizito de la domo

Loka

Ni pasigos la aŭtunan periodon preparante la grandan Zamenhofan feston en la domo de Jules Verne! Zamenhof kun Jules Verne en la famkonata domo. Zamenhof kaj Jules Verne certe revis tion; la loka klubo Espéranto 80 kaj la oficistoj de la domo realigos tion!! Kion ni antaŭvidas? Jules Verne mem vizitigos la domon al Zamenhof mem kun aliaj personoj kompreneble, Klara, kaj tradukistino de la paroloj de Zamenhof, ktp. Do temos pri teatrumita vizito de la domo. Certe ni surmetos vestaĵojn de tiu epoko. Atentu: okazos nur du sinsekvaj vizitoj de maksimume dudek homoj! Se vi deziros ĉeesti, ne forgesu anonci vin, kiam eblos. Paralele, homoj spektos ekspozicion. Iu sufiĉa granda ĉambro de la domo estos rezervita por babilado ktp.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

jean-claude.roy6(ĉe)orange.fr
2 rue Charles-Dubois

Interesiĝintoj

Administranto