Mez-Anglia Semajnfino Esperantista (MASE)
Tabulludoj, kartludoj kaj divers-tema inter-instruado, kun bonaj manĝaĵoj ĉefe veganaj kaj sociumado en Esperanto. Rabato por eksterlandanoj.

Internacia

Estos tabulludoj kaj kartludoj. Ni kuiros bonajn manĝaĵojn veganajn, vegetarajn, kaj fojete kun viando. Estos ekskurso al Stratford-upon-Avon, la urbo de Shakespeare.

Ni esperas havi ankaŭ Esperanto-lecionojn por komencintoj/progresantoj, sed ni certe havos lern-okazojn por ĉiuj — partoprenantoj gvidos atelierojn por dividi siajn kapablojn kun la aliaj, ekz. trikado per framo, enkonduko al Arduino, sonorilumado, lutado, k.a.

Sabaton, tiuj kiuj estas motivitaj iros al la loka Park Run. Kaj tiuvespere, ni ĝuos 5-minutajn fulmprelegojn pri la temo “Io Interesa”. Bonvolu kontribui!

Krom tio, estos sufiĉe multe da libera tempo por babili, ludi, naĝi, sidi aŭ ludi en la granda ĝardeno, kuiri, drinketi, ktp.

La etoso estas familia; infanoj kaj beboj estas tre bonvenaj. Loĝado surloke estas inkluzivita en la kotizo, kun rabato por eventualaj tendumantoj kaj por eksterlandanoj.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

MASE.org.uk/
saluton(ĉe)mase.org.uk
CV35 9LH

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureTim Morley