La amsterdama katedro post kvin jaroj
13:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Nuntempaj vojoj al interlingvistiko



Federico Gobbo parolas: La 1an de Februaro 2014 la Universitato de Amsterdamo bonvole akceptis mian novan statuson kiel kadetrulon de Interlingvistiko kaj Esperanto. Temas pri partatempa profesoriĝo sponsorigita de la Esperanto-Movado, aparte de UEA kaj Esperanto Nederland. La dua jarkvina periodo komenciĝis la 1an de Februaro 2019, do estas bona momento por retrorigardi al la unua jarkvina periodo. Jen do la demando: Kio bolas en la kaldrono de Interlingvistiko en la lastaj 10 jaroj? Kiamaniere la Amsterdama katedro kontribuas al la antaŭenigo de la fakaj esploroj, en la ĉeffako Interlingvistiko kaj en ĝia ĉefa subfako, Esperantologio? La katedrulo klarigos la situacion dum prelego celita al nefakuloj sed interesatoj al la temo. La enhavo estas aktualigo de simila prelego donita dum la Landa Kongreso 2018 kiu okazis en Seatlo, Usono.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

amsterdamo.nl
laamsterdamarondo(ĉe)gmail.com
Hotel De Koopermoolen Warmoesstraat 3-5

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen