Eŭropa Esperanto-kongreso 2024
Delonge ne okazis Eŭropa Kongreso de Esperanto: Strasburgo invitas ĝin!

Internacia

Germana Esperanto Asocio (GEA) kaj Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE) decidis kune kongresi en 2024 en Strasburgo. (Antaŭaj komunaj kongresoj okazis en Germanio en Kaiserslautern en 2010 kaj Zweibrücken en 2018).

Sed ĉar Strasburgo estas ankaŭ unu el la ĉefurboj de Eŭropaj instancoj, ni decidis pligrandigi la kongreson invitante aliajn landajn asociojn de Eŭropo por ke estu vera Eŭropa Kongreso! 
EEU kaj UEA jam anoncis iliian aprobon kaj subtenon.
Ankaŭ kune kongresos IFEF (fervojistoj), IEF (Italoj), BEF (Belgoj), kaj SES (Svisoj), kaj Verdaj Skoltoj gastigos infanoj ekde 8 jaroj kaj adoleskuloj dum la Kongreso en paralela evento.

La datoj estas jam interkonsentitaj : de merkredo la 8a ĝis dimanĉo la 12a de majo 2024, kaj tuttaga ekskurso okazos en Colmar la 13an de majo. 
Tiuj datoj inkluzivante la 9an de majo kiu estas tago de Eŭropo kaj feritago en diversaj landoj pro tio, kaj pro la fakto ke, en 2024, estos ankaŭ tago de ĉielira festo.

No kalkulas je via partopreno kaj senpacience atendas vian viziton !

Dosieroj