Kōenji-Renkontiĝo (Paralela Universo en Tokio)
14:00 - 20:00
Azio/Tokio
Elekti horzonon
Renkontiĝo kun novaj lokaj esperantistoj, ekskurso, bankedeto

KursoLoka

Okazos interkona renkontiĝo kun nove fondita lernorondo en Tokio, kiu sidas en unika kultura kvartalo Kōenji [kooenĝi]. Tiu ĉi evento estos parto de Paralela Universo 2019.

Horaro (tro) konciza

14h00-16h00
Baza kurso de Esperanto por komencantoj (gramatika kaj paroliga)

16h00-18h00
Ekskurso en kvartalo Kōenji*
*Kōenji (vikipedie) estas konata pro sia artista etoso, unikaj vendejoj, drinkejoj, kaj radikalaj sociaj movadoj.

18h00-20h00 aŭ pli malfrue laŭvole...
Bankedeto en apuda(j) drinkejo(j)

Ĉeja ejo / renkontiĝejo

Galerio TKA4
Umezato 1-1-50, Suginami, Tokyo 166-0011 (gugla mapo)

Atentu

  • En la tago de renkontiĝo estos ekstreme varmege. Nepre kunportu kontraŭvarmegajn ekipojn, ekz. ĉapelon, sunvitrojn, sunombrelon, trinkakvon ktp.
  • La evento povas esti pli ol dulingva (esperante kaj japane kaj alilingve) ĉar supozeble kelkaj partoprenontoj ankoraŭ ne sufiĉe bone scipovas Esperanton. Spertuloj volonte interpretos inter lingvoj ĉeestontaj. Antaŭdankon pro via komprenemo!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

riumutu(ĉe)vivaldi.net
Umezato 1-1-50, Suginami, Tokyo 166-0011

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAikawa Takuya