🖥 23-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Ĉiujara semajnfina naskiĝfesto de LLZ en Bjalistoko

InternaciaLoka

En la 22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 9-a ĝis la 11-a de decembro 2022, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj. Antaŭ kaj post la evento okazos internaciaj projektaj renkontiĝoj de Erasmus+.

Telegram-kanalo de Zamenhof-Tagoj

La sabata programo estas rete elsendata ĉi tie [parto unu] kaj ĉi tie [parto du].

Akceptejo – la 9-an de dec. ekde 17.00 kaj la 10-an de dec. ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios dum la tuta evento ĉe Esperanto-Libraro en CLZ.

La aranĝo estas senpaga, krom la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos skizon de la programo, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn.

Ne hezitu proponi vian programeron!

Provizora programo

Vendredon, la 18-an de novembro 2022 je 17.00 en CLZ (salono – 2-a etaĝo) okazos malfermo de la ekspozicio Esperanto Vivas. Bjalistokaj rememoroj, kiu restos ĝis Zamenhof-Tagoj.

Vendredo, la 9-a de decembro

  • 17.00, CLZ, supra salono
    Malfermo de Zamenhof-Tagoj. Resumo de la literatura konkurso „Kio okazis, kio okazos?”, enmanigo de premioj. Prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 12.
  • 18.00
    Prezento de la pollingva libro O Zamenhofie i esperancie inaczej. Dla tych, którzy nie mają o tym zielonego pojęcia lub mają tylko zielone de prof. Walter Żelazny.
  • 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
    Amika rondo kun vespermanĝeto


Sabato, la 10-a de decembro

  • 9.00–10.30, Junulara Kulturdomo, str. Żabia 5
    Kurso pri dekorado de teksitaj sakoj per Esperanto-vortoj
  •  10.30–12.00, CLZ, supra salono, serio de prezentaĵoj: 
    • 10.30: Brunetto Casini: 30 Oraj Horoj: Projekto de instruado de Esperanto
    • 11.00: Nina Pietuchowska: Konata kaj nekonata Praarbaro de Białowieża
    • 11.30: Bona Espero – nia tero – filmo de Roman Dobrzyński pri Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia
  •  12.00: Solena enmanigo de la Bronza Medalo Merita por Kulturo Gloria Artis de la ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo al Roman Dobrzyński 
  • 12.30, CLZ, malsupra salono (pargeta)
    Komuna manĝo (mendu en la aliĝilo)
  • 13.30–14.00, placo Adamowicz
    Solena flormetado al la monumento de L. L. Zamenhof
  • 14.00–14.45, malnova paroĥa preĝejo, str. Kościelna 2
    Katolika meso en Esperanto
  •  15.00–16.30, CLZ, supra salono, serio de prelegoj: 
    • 15.00: Michal Matúšov: projekto ViPE – Vikipedio por Eŭropo
    • 15.20: Jolanta Chrustowicz: Komparo inter Esperanto kaj la pola
    • 15.40: Maria Rosaria Spanò: Krevoj en la realo: enkonduko pri la perturba arta ĝenro
  •  16.30–17.00, CLZ, supra salono
    Koncerto de Frey-Lech Trio 
  • 17.00, CLZ, supra salono
    Prezento de verkaro de Lidia Ligęza, Tomasz Chmielik kaj Walter Żelazny. Enmanigo de statuetoj okaze de la 50-jariĝo de Esperanto-agado.
  • 18.00, CLZ, supra salono
    Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa
  • 19.00, CLZ, malsupra ĉambro 105
    Naskiĝtaga kuko de Ludoviko kun ŝaŭmvino por la jubileuloj
  • 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
    Amika rondo kun vespermanĝeto


Dimanĉo, la 11-a de decembro


En lundo, la 12-a de decembro en la horoj 18.00–21.00 en la kafejo Fama en Bjalistoko okazos renkontiĝo de Bjalistoka Lingvo-Kafejo, kiu inter aliaj proponas babili ĉe Esperanto-tablo. 

Tranoktoj

Ĝenerale la organizantoj ne mendas tranoktojn. Jen malmultekostaj ebloj, kiujn ni rekomendas:

Oni ankaŭ povas senpage tranokti en la Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3 kun sia matraco kaj dormosako, se antaŭe anoncite. Se vi bezonos helpon pri la mendo de tranokto, kontaktu nin.


Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko. La organizantoj havas la rajton ŝanĝi la programon.


BDZ2022_1200x628_tekst.jpg 148 kB



Dosieroj
Registritaj prezentoj

23aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

23. Białostockie Dni Zamenhofa

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉