Zamenhof-Tago en Madrido
11:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Madrido
Elekti horzonon
Renkontiĝo kaj celebrado de Zamenhof-Tago

Loka

Por celebri la 160-an datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof, la sabaton 14an kunvenos la esperantistoj de Madrido kaj ĉirkaûaĵoj. Organizita de Madrida Esperanto-Liceo, ĝi okazos en la kulturejo Centro Sociocultural Mariano Muñoz. Tiu loko estas ankaŭ konata kiel Asociación Vecinal La Cornisa . Ĝi troviĝas en la kvartalo Pradolongo-Usera, strato Cristo de Lepanto, metrostacio Almendrales. Ankaû proksimas la trajna haltejo Doce de Octubre (Cercanías). 
Ni disponos la lokon ekde la 11a matene ĝis la 6a vespere. La programo enhavos kelkajn prelegojn, prezentaĵojn, ludojn, ktp. Se vi havas ion interesan por rakonti al ni, certe eblos enprogramigi vin; kontaktu ĉe adreso madrid@esperanto.es). Ni disponos rimedojn por projekcii. 
Eblos tagmanĝi en la kafejo de la Centro; Kontakto en la menciita adreso antaŭ la 7a de decembro por rezervi. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.es/mel/
madrid(ĉe)esperanto.es
Cristo de Lepanto, 11

Interesiĝintoj

Administranto