Kongreso de Espéranto France
Jara landa kongreso

Internacia

En 2021, la nacia franca kongreso de Esperanto okazos en la verda Perigordo, konata pro siaj trufoj, sia kuirarto, siaj mil kasteloj kaj la dolĉeco de la vivo, kiun homoj ĝuis de post la kavernaj epokoj.

Vi povos viziti kun ni la kavernon de Lascaux, malkovri la malnovan urbon Périgueux kaj la galoromajn lokojn, promeni laŭ la bordoj de la insulo, ekkoni la kastelojn de la regiono, manĝi bone kaj multe pli.

Périgueux estas facile atingebla per publika transporto. Estas trajnstacio, flughaveno, buslinioj... La ĉefa kongresejo estos la socia kaj kultura centro de Trélissac, kun tri grandaj konstruaĵoj kie estas multaj salonoj, kelkaj el ili grandaj, por kunvenoj de grandaj kaj malgrandaj grupoj.

Ni antaŭvidas multajn prelegojn, trejnadon, ekskursojn, preparadon por ekzamenoj, koncertojn, manĝojn, sen forgesi la kunvenojn, oficialajn kaj aliajn, de Espéranto-France kaj de aliaj grupoj.

Venu al Perigordo, vi ne enuos!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉